Lasta Gxisdatigo 19/ 9/ 2004
Dum la kreskado de kristalo la materio kompaktigxas uniforme laux la sep kristalaj sistemoj. Cxi tiu uniforma maniero povas okazi sen iu ajn modifo de orientado, kiu konstruas monokristalon per perioda ripetado de struktura unuo. Subite pro iu ajn kialo kelkaj komponentoj povas kompaktigxi produktante unu aux pli kristaloj individuaj laux la direktita orientado permesita de simetrioperacio kaj laux nova direkto nature elektita de la gxemina legxo. Dume, alia parto de la kristalo originala konstruas sian kreskadon sensxangxe. La rezulto de cxi tiu modifo oni observas en gxeminaj kristaloj konstituantaj de du aux ecx pluraj partoj, cxiuj kun siaj individuaj orientadoj.
Iu ajn struktura determinado per difrakto de x-radioj postulas monokristalon. Gxeminaj kristaloj ne funkcias.
La kemia medio en la limo de la gxeminaj kristaloj malsamas kiam oni komparas kun iu ajn kristaloj najbaraj.
La aplikfiguro supra reprezentas kristalojn kun perpendikularaj aux neperpendikularaj egxoj. La gxeminaj kristaloj komence aperas cxe la maldekstra flanko de la figuro aux post la alkaklo sur la butono A. Cxe la dekstra flanko aperas skemo de la imago kiun oni observas cxe kristala mikroskopo aux "nikola" polarigilo kaj analizilo krucigitaj. Alklako sur butono B prezentas provajxon cxe la antauxa butono turnigita 90o laux la horardirekto cxirkaux perpendikulara akso al la ekrano. Alklako sur butono C montras modelon de monokristalo. Alklako sur butono D prezentas la saman monokristalon post rotacio cxirkaux 90o.
Por didaktikaj motivoj, la enhavo de la modeloj cxe la maldekstra flanko estis grandigitaj kompare al la grandeco de kristalaj egxoj.
Ekzerco
Informigxu pri gxeminaj kristaloj de la jenaj mineraloj: kvarco, gipso, fluorito, aragonito kaj skribu pri ilin.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.