BRAVAIS RETETOJ

Lasta gxisdatigo 13/ 02/ 2004

Esperante/ angle/ portugale

Cxi tiu aplikfiguro prezentas Bravais’n reteton (Auguste Bravais, 1811-63), elektitan aleatore, komparatan kun cindra kubo. Premo sur iu alia rotacio de spaca grupo (laux Hermann-Mauguin) aperigos respondan figuron. La spaca grupo enklasigita kiel malalta simetrio estas prezentita en la supro de la listo kun simbolo P1. La litero P signifas primitivan, rilate al punkto en la reteta cxelo. Cxi tiu spaca grupo apartenas al kristala sistemo triklina. La tabelo 1 montras la simbolojn de la elektitaj spacaj grupoj (blue) laux la kristala sistemo al kiu ili apartenas kune kun la nombro de punktoj en la modelo-cxelo.

Tabelo 1. Notacioj de spacaj grupoj, kristalaj sistemoj kaj asociitaj punktoj.
 
  1 2 2 4
Trklina P1      
Monoklina P2/m C2/m    
Ortoromba  Pmmm Cmmm Immm Fmmm
Romboedra  R3m      
Tetragonala P4/mmm   I4/mmm  
Sesangula P6/mmm      
Kuba Pm3m   Im3m Fm3m

La litero R oni uzas por notacio de la primitiva cxelo kiu apartenas al romboedra kristala sistemo. Oni nomos cxelon de centrita bazo C, kiam la koordinatoj de centrita bazo estos 0,5 a en x-direkta akso kaj 0,5 b en la y-direkta akso. Cxelo de centrita korpo oni reprezentas I, kaj cxi tiu punkto havas koordinatojn 0,5 a, 0,5 b kaj 0,5 c. La litero F oni uzas por cxeloj de centrita faco, kun centrita punkto en cxiu el la ses facoj. La numero 2, 3, 4 kaj 6, indikas la respondan rotacia akso. En la spaca grupo P2/m la akso de dua akso estas perpendikulara al la spegula plano reprezentita de m. Kiam la spegula plano enhavas la rotacian akson de tria ordo la simbolo estos simile al R3m.

Ekzistas 230 spacaj grupoj por klasifiki la kristalojn laux la responda observita simetio, ordigitaj en sep kristalaj sistemoj kaj en 14 Bravais retetoj.

La mus-treno sur la verda strio por ses kristalaj sistemoj en cxi tiu aplikfiguro aperigos jen la egxa sxangxo jen la angula sxangxo aux kombino de la du, gxis obteni kubon.

Ekzercoj

1) Kiom da reflektaj planoj oni esperas obteni en la spaca grupo R3m?

2) Ekspliku kial ne eblas trovi kuban reteton de centrita bazo, ekzemple Cm3m?

Bibliografio

International Tables for Crystallography, Volume A: Space-group symmetry, Kluwer Academic Publishers, Dordrecht, Co-publication with International Union of Crystallography, Edited by Theo Hahn, Fifth edition, April 2002.

Bonvolu sendi viajn komentariojn.

Tabelo de temoj.
Prezento
Kemio Analiza Elementa organika analizo
Kromatografio
Volumena analizo, simulado
Gxenerala Denseco
Elektrokemia pilo
Konformigxoj de butano
Konformigxoj de etano
Rimedoj de kemia edukado informadikigita: akvo, sano kaj simetrio
Solida kaj likva oro
Kristalografio Bidimensiaj grupoj de simetrio
Binara akso kaj simetria plano en stereografa projekcio
Bravais Retetoj
De la kvaredro al la prismo
Demando pri punkta grupo
Determino de la modelo-cxelo
Du klasoj de la triklina sistemo
Ekvacioj de la rekto kaj simetrielementoj
Elementoj de simetrio funkciante - animado
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de dekduedro
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de dudekedro
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de kubo
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de kvaredro
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de okedro
Estingoj
Ewaldsfero kaj kristalaj mezuroj
Foresto de kvinangula akso en kristalografio
Gnomona projekcio
Gxeminaj kristaloj
Konusaj sekcioj sub simetrioperatoroj
Konvertoro de sferaj koordinatoj al stereografia projekcio
Kristala reteto kaj modelo-cxelo
Kvin klasoj de la kuba sistemo
Kvin klasoj de la romboedra sistemo
Ludo de indicoj de Miller - animado
Ludo de indicoj de Miller - dodekedro romba
Ludo de indicoj de Miller - kubo
Ludo de indicoj de Miller - kvaredro
Ludo de indicoj de Miller - okedro
Ludo de la simetrielementoj kaj Miller-indicoj
Ludo de la simetrielementoj kaj Miller-indicoj de okedro
Miller indicoj
Modelo-cxelo en sesangula reteto
Netauxga simetria akso
Orientigxoj de la kubo
Rotaciaj aksoj en la okedro kaj en Werner komponantoj
Rotaciaj aksoj en kvaredro kaj en organikaj molekuloj
Rotacio de la paralela kaj stereografia projekcio de la kubo
Rotoinversia akso de kvara ordo en kvaredro
Sep facoj en stereografia projekcio
Sep klasoj de kvarangula sistemo
Sep klasoj de la sesangula sistemo
Ses simetrielementoj laux sep orientadoj
Sfera projekcio de la okedro
Simetrio, akso de rotacio 2
Simetrio, akso de rotacio 2, 3 kaj 6 en benzeno
Simetrio, akso de rotacio 3 en kubo
Simetrio, akso de rotacio 4 en kubo
Simetrio, akso de rotacio 4 en la baza cxelo de la oro
Simetrio en la arto kaj kristalografio
Spegula plano
Stereografia projekcio
Stereografia projekcio de ses pluredroj laux malsamaj orientadoj
Transrotacia akso ternara
Tri klasoj de la monoklina sistemo
Tri klasoj de la ortoromba sistemo