SIMETRIO EN LA ARTO KAJ KRISTALOGRAFIO

Lasta Gxisdatigo 12/ 02/ 2005

Esperante/ Angle/ Portugale

 La bluan triangulon originan, difinita pere de aleatora elekto de koordinatoj de ties verticoj, oni povas movigi per klako sur la figuro. Cxiun elekton oni povas desegni en la tabelo 1. La refleksiaj planoj kaj rotaciaksoj trapasas la originon de la kartezia referenca sistemo kaj estas perpendikularaj al la plano xy.

Tabelo 1. Simboloj en la butonoj kaj ties priskribo.
Symboloj Priskribo
m refleksiplano perpendikulara al la referenco x
m refleksiplano perpendikulara al la referenco y
2 binara akso
3 ternara akso
4 kvaternara akso
6 sesorda akso
2m binara akso ene de refleksiplano
C verticaj koordinatoj

 La verticajn koordinatojn de trianguloj uni povas observi post klako sur butono C. La simbolo 2m difinas kristalan klason. Observu la koordinatojn de la tajpsigno en la malsupra rando de la ekrano indikitaj per entjeroj, por identigi la verticojn de trianguloj kaj akompani la simetrioperaciojn. La triangulo origina cxiam havas bluan koloron. Klako proksime de la blua triangulo permesas observi la jenajn parametrojn, en la sama koloro: areon (su), longecojn de la lateroj de la origina triangulo (AB, BC kaj AB)
kaj la koordinatojn de la verticoj. Kiam oni varias la sekvencojn de la studo de la observitaj koordinatoj en la prezentitaj simetrioperacioj per klako kaj reklako kiel "decida argumento" oni sukcesas plibonigi la komprenon. Cxi tiuj simetrioperaciiloj estas subkunajxo de tiuj, kiuj oni studas en kristalografio, analizante kristalajn strukturojn.

La rezultajn desegnojn oni povas kopii kaj konvene kolorigi por havigi artajn temojn por paneloj, ikonoj kaj cxemizetoj. La kono de koordinatoj permesas havigi desegnojn en pluraj skaloj.

 Ekzercoj

 1) Kalkulu la triangulan areon pere de la koordinatoj.

 2) Kiom da simetrielementoj oni povas rekoni en la klaso 2m?

 3) Kalkulu la koordinatojn de kelkaj verticoj por rekoni la funkciadon de la simetrioperacioj.

Tabelo de temoj
 
Prezento