Lasta Gxisdatigo 11/ 09/ 2002
La figuro montras aron da egxoj de kubo reprezentita per koloro, cxefe malhela, en perspektiva projekcio kun la konvena distordo, starigante instruan ludon de aplikado de la simetrielementoj, ludonte per konvencia premado de butonoj, kun la koncerna simetrielemento en difinita orientado cele blukolorigi la egxojn. La aplikfiguro montras aleatore, bluan egxon kiel deirpunkto. Sep butonoj enhavas, respektive, la inversigan centron, 2 simetriplanojn kaj 4 rotaciaksojn orientitajn laux montrita en la tabelo 1.
Tabelo 1. La sep butonoj de la interaktiva figuro.
| Butono | I | m | m | 2 | 2 | 3 | 4 |
| Rilatoj | en la centro | enhavas y,
pasas 45o del x |
perpendikulara
al y, pasas 0,5 y |
interkrucigxo
inter m kaj m |
pasas
(95; 180) (204; 120) |
enhavita
en m |
pasas
(100; 150) (243; 150) |
En la tabelo 1, la simbolo I signifas simetricentron, m (iu ajn koloro) indikas reflektan planon kaj 3 kaj 2 estas la rotaciaj aksoj ternara kaj binara.
Um esquema com a orientação dos eixos citados na Tabela 1 aparece ao clicar no fundo cinza no extremo direito da figura do aplicativo, depois da coluna de botões. No esquema os planos de simetria encontram-se representados por quadriláteros. Oe elementos de simetria com cor preta nos botões foram desenhados em branco no esquema.
Skizo laux la orientado de la cititaj aksoj en la tabelo aperas kiam oni premas cindran fonon en la ekstremajxo dekstra de la aplikfiguro, post la butona kolumno. En la skizo, la simetriplanoj estas reprezentitaj per kvarlateroj. La simetrielementoj, en nigra koloro sur la butonoj, estas blanke desegnitaj en la skizo.
Cxiu simetrioperacio agas sur cxiuj egxoj bluaj estantaj en la momento.
En la fino de la ludo la aplikfiguro montras la komencan daton (laux la grenvicx-meridiana horaro) en la supro de la figuro kaj la finan daton en la malsupro, por kontroli la elspezitan tempon en la solvo.
Respondu per tiu ludo aux ankaux kun la apogo de tridimensia modelo:
1) Kiom estas la minimuma nombro da butonpremoj por solvi la taskon?
2) Cxu la butonoj kiuj solvas la taskon estas cxiam la samaj?
Klopodu obteni per tiu ludo bluajn fermitajn ciklojn, tiel ke ekzistas nur verticoj de la ciklo kun du bluaj egxoj de la tipo:
1) Cikloj kun 4 bluaj egxoj kun nur 2 bluaj egxoj sur cxiu vertico kaj sen blua(j) egxo(y) troajxe
2) Analoge, cikloj kun 6 kaj 8 bluaj egxoj. Kiom da malsamaj cikloj oni obtenis en cxiu ciklo?
Por obteni alian ludon en la komenca parto, suficxas klaki la kuban figuron.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.