ESTINGOJ

Lasta Gxisdatigo 16/ 05/ 2000

Angle/ Esperante/ France/ Portugale

Kristaloj povas detrui energion. Ne estas fikcio. Tion oni povas observi dum eksperimento de difrakto. Observu ke energio povas detrui energion. Portio oni necesas nur sumi du lumradiojn paralelajn kun la sama ondlongo, sedkun fazodiferenco de p radianoj. Tio estas nomita detrua interfero. Difrakto de X-radioj okazas per interago de la radiado kun elektronoj cxirkauxatomoj simetrie distribuitaj en kristaloj. Se la atoma distribuado en kristalo estos malaltsimetria, tiam ne eblos detruadon de energio, aux onine observos estingon de radiado dum difrakto. Aliflanke, se kristalmaterialo distribuigxos ene de limoj de la provajxo, kiun oni observas, arangxita tiel, ke simetria operacio cikla de rotacio de punktosekvanta de translacio, determinu novan punkton ekvivalentan al la antauxa,tiam kelkaj specifaj difraktaj radioj estos detruitaj. Cxi tiu detruo estasnomita detrua interfero. Cxar la materialoj en tiaj kristaloj distribuigxossimetrie, estingoj rezultantaj ankaux distribuigxos simetrie. Pluraj simetrielementoj plenumas la menciitan operacion. Ili estas nomitajtransrotacio-aksoj. Ili povas esti kvar angulaj rotacioj malsamaj, nome, p,2p/3, p/2 kaj p/3 radianoj, kun siaj karakterizaj translokigxoj. La cxi sube tabelo montras la simbolojn por ciu akso de transrotacio kaj tiestranslokigxo koncerna laux la egxo de unuopa cxelo (longo de la egxo=a) kiam la akso estas paralela al gxi.
 

rotacio (radianoj) p 2p/3 2p/3 p/2 p/2 p/2 p/3 p/3 p/3 p/3 p/3
simbolo 21 31 32 41 42 43 61 62 63 64 65
translokigxo a/2 a/3 2a/3 a/4 a/2 3a/4 a/6 a/3 a/2 2a/3 5a/6

Alimaniere, se transrotacia akso estos paralela al egxo, tiam la translokigxo estos frakcio de parametro b, kaj se estos paralela al c, la translokigxo estos frakcio de c. Alia grupo de simetrielementoj, kiuj okazigas estingon de radiado estas transreflektaj planoj. Ili rilatigas spegul-reflekton kaj translacion. Ekzistas kvin malsimilaj specoj de transreflektaj planoj: a, b, c, n kaj d.La transreflekta plano a, paralela al la egxo de la unuopa cxelo, reflektigxos kaj translokigos cxiun punkton de distanco a/2 laux la egxa direkto. Simile, la transreflektaj planoj b kaj c realigos translokigxon deb/2 kaj c/2, respektive, kombinita kun reflekto. Poste, transreflekta planon, perpendikulara al a, kombinos reflekton kun translacio de a/2 +b/2.Transreflekta plano d refletigxos kaj translokigos punkton de a/4 + b/4. La kristalo povas montri aliajn simetrielementojn tiajn, kiajn simplajn simetriaksojn kaj simplan reflekto-planon, inkluzive simetricentron, sed cxi tiuj elementoj ne okazigas estingon. Fine, estingoj povas rezulti deinterago de radiado kun retetoj ne primitivaj tiaj, kiaj A,B,C kiuj enhavas2 retetajn punktojn, tiel kiel reteto de centra korpo I kaj reteto decentra faco F kun 4 retetaj punktoj. Oni ne observas estingon se, monokristalo de mineralo Hilgardita, stronciana (Ca,Sr)2B5O8(OH)2Cl, kiu apartenas al spaca grupo de malalta simetrio P1, de kristala sistemo triklina, estos tauxge radiigita de X-radioj, dum difrakta eksperimento. Enla figuro oni prezentas unue grafikojn de ne estingo, en tri perpendikularaj planoj de nulaordo hk0, h0L kaj 0kL, kaj tri respondaj planoj de unuaordo, nome, hk1, h1L kaj 1kL. Grafikoj estas projekcioj surkvadrataj retoj, nur post observi estingojn, do ili ne montras aliajn parametrojn.

Kiam oni klakas musbutonon, kaj tajpsigno estos sur simetrielemento indikita de ortanguloj, estos montritaj estingojn kiel blankajn punktojn kaj difraktajn radiojn kiel nigrajn. Butono "clean extinctions" (tio estas, forvisxi estingojn), estingos sistemon kaj montros primitivan situacion sen estingoj. Reflekto de nulaordo cxiam estos forestanta de la figuro, kiu signifas ties malfacila eksperimenta observado.

Bibliografio

M.J. Buerger, X-ray Crystallography, John Willey & Sons, Inc, New York, 1966, p.83.

Tabelo de temoj
 
Prezento