Lasta Gxisdatigo 29/ 06/ 2000
Resumo: oni generas dudimensian mapon de bazoj, komencante de iu ajn sekvo de ADNbazoj liverita.
Enkonduko: La transskribo de sekvoj de ADN bazoj laux la koncernaj sekvoj komplementaj en m-ARN estas sekura kaj altpreciza sistemo de komunikado per la nuklea membrano. Biodiverseco de genetika originala informo estaskonservita en ADN en la cxelnukleo kaj tie restas. La genetika informo en m-ARN estas rekonata de t-ARN kiu konstruas propran aminoacidon laux lakoncerna kodo de m-ARN. r-ARN estas la sekvanta peranto en la konstruado, okazas transskribo, traduko kaj kunligo kaj specifa proteino esta sintezita. Cxi tiu operacio estas ekzekutata perfekte kaj preskaux senesceptoj. Mutacioj rezultos cxiam, kiam okazos neperfekta kopio de ADN, nova biodiverseco okazos.
Mapo de bazoj: Vida rekono de sekvo de
miloj da bazoj en ADNmolekulo en palpebruma
dauxro estas malfacila tasko por iu ajn observanto. La bazo-sekvo
povas esti ekzamenita per komputilo en tre fidindda operacio.Tra dudimensia
mapo de bazoj, kiun oni sugestas, la rekono povas esti tre rapida.
La celo ne estas anstatauxigi la aktualan kodosistemon de ADN, sedmontri
resumitan figuron, en kiu cxiu bazo estas reprezentita per malgranda
punkto.Sentebleco de iu ajn sekvo gxis 1000
bazoj, povas esti utiligata kiel fonto en
tiu cxi testo. Suficxas klaki muson kiam la tajpsigno indikas la butononkun
la koncerna bazo en "applet" cxi sube. Reprezento en mapo de bazoj
estas farita kun punkto supre aux malsupre,
dekstre aux maldekstre de origino aux
de la lasta lokalizo kiam la bazo estas T aux A aux G aux C,respektive.
Iuajnmomente, post la lokalizo de bazoj, la koncerna mapo de bazoj
povas esti observata per klako de butono INPUT MAT. Aleatora mapo debazoj
povas esti observata kiam oni klakas la butonon RANDOM MAP. Elektita-ekzemple,
la sekvo de bazoj de ADN de viruso HENDRA (M.Yu, E. Hansson,
J.P.M. Langedijk, B.T. Eaton kaj L.F.Wang. Virology, 251,227-233,1998)
oni povas observi kiam oni klakas la butonon HeV 0-1000 SEQUENCE
aux la koncerna mapo de bazoj sur butono HeV 0-1000 MAP. Por testinovan
sekvon de ADN bazoj, la antauxaj povas esti forvisxitaj kiam oni
klakas la butonon CLEAN INPUT. Cxi tiu
verko esta versio grandigita kaj plibonigita
de prototipo prezentita en "DNA Fingerprinting Second Intenacional
Congress" Belo Horizonte/MG, 9-12/11/1992
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temo.
| Prezento | ||
| Biokemio | Biodiverseco | Biodiverseco en palpebruma dauxro |