ETIKEDOJ
Lasta Gxisdatigo 28/ 06/ 2000
Angle/ Esperante/ France/ Portugale
La aplikfiguro de cxi tiu pagxo helpas la desegnadon de etikedoj laux linioj aux en tabelo, rapide kaj facile. Etikedojn desegnitajn oni povas kopii uzante butonon "Print Screen" de klavaro de la komputilo kaj post gluigi ilin en desegnareo de iu ajn alia utilcela programo tauxga, por poste presi en libro-unuapagxoj, kovriloj de grafikaj verkoj aux diafanajxoj por diapozitivo-aparatoj. Tiamaniere estos facile montri informojn arte.
Por gxin uzi suficxas klaki per muso, kiam la taipsgno montros sur la butonoj de cxisuba operacia kadro, laux la jenaj klarigoj.
Butonoj: Estas 19 butonoj, unu blukolora por movi la operacian kadron per la treno kun la musbutono aktivigita, 10 butonoj por skribi numeroj kaj ok por desegni la etikedojn. La butonojn oni nomas blua por la bluaj. A1, A2 kaj A3 oni nomas por cxiuj de unua linio sub la videblaj numeroj vice maldekstre dekstren. B1, B2 kaj B3 por cxiuj de la proksima linio suba kaj same por C1, C2 kaj C3, ktp.
Uzmaniero: Elekti la grandon por la alteco de etikedo klakante sur la dezirataj ciferoj kaj post sur la butono A1. En cxiuj operacioj la tauxga sekvo estos cxiam la numera valoro de la grando kaj post oni klakas sur la butono de la grafika funkcio. Grafikaj funkcioj: A1=alteco de la etikedo, A2= longeco, A3=alteco de angularko, B1=nombro de linioj de etikedoj, B2=nombro de kolumnoj de etikedoj, B3=longo de angularko, C1=intervalo inter linioj de etikedoj, C2=intervalo inter kolumnoj de etikedoj.
Rimarkoj: Kiam A3 kaj B3 estos nulo, la etikedo estos aux kvadrato (kiam A1 egalvaloros A2) aux ortangulo (kiam A1 malegalvaloros A2). Aliflanke, se A1, A2, A3 kaj B3 samvaloros kaj ne valoros nulon, la etikedo estos cirkla. A1, A2, B1 kaj B2 devos esti nenulaj, kontraue ne estos etikedoj. La sxangxon de normoj elektitaj large efikas sur la desegno-etikedoj.
Bonvolu sendi viajn komentariojn.
Tabelo de temoj.
| Prezento | ||
| Arto | Gxenerala | Etikedoj |