KROMATOGRAFIO

Lasta Gxisdatigo: 21/ 05/ 2000

Angle/ Esperante/ France/ Portugale

KROMATAGRAFIO
Metodo kiu utiligas teknikojn, kiuj havas kiel cxefa celo la apartigadon de substancoj en provajxo, por analizaj aux preparaj celoj, tre utiligata de industriaj, esploraj kaj lernigaj laboratorioj. Cxiuj kromatografiaj teknikoj utiligas starantan fazon kaj alian moveblan. Staranta fazo konsistas el materialo elektita kiu retenas malsame la komponantojn de provajxo, kiujn oni intencas apartigi. Movebla fazo movigxas tra staranta fazo, kuntrenante la komponantojn de provajxo. Post trapaso tra staranta fazo, per distanco tauxge elektita, komponantoj de provajxo apartigxas kaj oni ilin rimarkas per detekta sistemo en la sekvo: de la unua komponanto malpli retenita gxis la lasta pli retenita de staranta fazo. La aplikmodelo, reprezentita en la figuro, montras kromatografian apartigadon de literoj de la vorto "cromatografia", metitaj en staranta fazo de injektilo, kie la malpli retenita litero estas la unua aboclitero, kaj la pli retenita estas la lasta. Ceteraj literoj esta meze retenitaj, abocvice. La diagramon de la modelo, nigrakolore desegnitan, oni nomas kromatogramo. Gxi montras ankaux la altecon de pintsignoj, sxajnigante la koncentron de la komponanto de analizata miksajxo. Alteco estas proporcia al nombro de egalaj literoj en la vorto.

Tabelo de temoj
 
Prezento