VOLUMENA ANALIZO, SIMULADO

Lasta Gxisdatigo 11/ 05/ 2000

Angle/ Esperante/ France/ Portugale

TITRADO
Eksperimenta praktiko de analiza kvanta volumena kemio. La celo de la titrado estas la determinado de koncentro aux de maso de la plej malgranda kemia materialo en pura likvajxo aux en solvajxo. La kemia materialo titranta, en alia likvajxo aux en solvajxo oni utiligas por atingi la supran celon, per kemia reakcio kiu prezentas almenaux sxangxon observeblan. Gxenerale la titranto plenumas la bureton, dum la alia estas ene de erlenmeyer-flakono. Poste oni aldonas la titranton malfermante zorge la buretan kranon. La kemia reakcio inter la titranto kaj la titrato permesas la titradon. Al cxiu aldono de la titranto, la reakcio konsumas parton de la titrato. Kiam la tuta titrato reakcios en la lasta aldono de titranto, sen ties eksceso, oni atingos la ekvivalentan punkton. Estas tre facila tasko atingi la ekvivalentan punkton en la simulado, tamen, ne tiel facila en la reala eksperimento. En laboratorio oni akceptas alproksimigojn kiuj dependas de la precizeco de la masmezurilo analiza uzata en preparado de solvajxoj, de volumenaj aparatoj kaj de la stabileco de temperaturo cxirkauxanta. Oni atingas pli bonajn rezultojn, kiam la kemiaj altiraj energioj inter titranto kaj titrato estos altaj kaj kiam la kemiaj altiraj energioj inter titranto kaj solvanto kaj de titrato kaj solvanto ne konkuros al la reformado de la reakciantoj. Krom tiuj faktoroj, malpurajxoj de materialoj kaj de la cxirkauxajxo, eretoj retenitaj en la aero, elvaporigxoj de likvajxoj, stabileco kemia de la komponantoj, la rapideco de la reakcio kaj la teknika laboro de la titrulo, ankaux influas sur kvalito de la rezultoj. Kiam oni malfermas la kranon de bureto, movigxante gxin kontrau-horaran, pere de la muso kun la butono mallevita, dek malsimilaj microlitaj valoroj de NaOH 0,1 mol/L estas liberigitaj en la solvajxon de 50 mL de HCl, per cxiu vertikala movo farita de la muso. Horizontalaj movoj de la muso liberigas la samajn kvantojn microlitajn de NaOH. Kiam oni premas la butononn "ripetu" la eksperimento rekomencxigxas, post la purigado elektronika de la aparatoj.

Tabelo de temoj
 
Prezento