STEREOGRAFIA PROJEKCIO DE SES PLUREDROJ LAUX MALSAMAJ ORIENTADOJ

Lasta Gxisdatigo 19/ 10/ 2005

Angle/ Esperante/ Portugale

 Por vidigi unu el la 17 malsamaj orientadoj stereografiaj projekcioj, elektu  butonon sur la aplikfiguro kaj premu la muso. La vico de butonoj estas  organizitaj supre-malsupren laux la kreskanta nombro de facoj por la kvin  pluredroj platonaj akompanataj de la romba dekduedro. Cxiu numero sur la  butono indikas la respondan simetriakson kiu koincidas kun la Nord-suda  akso (NS) por la elektita orientado de la pluredro. Supre de la klavaro oni  vidas kvaternaran netauxgan akson (kvar superstrekita).

Rotaciakso de kvina ordo oni ne studas en kristalografio, tamen, oni gxin  povas observi en pluredroj kaj en izolitaj strukturoj, kiel feroceno  (Fe(C5H5)2. Kristaloj povas kreski kun morfologio de platona pluredro, kiel  prezentita en la elektitaj ekzemploj en la tabelo 1.

  Tabelo 1. Elekto de kristalaj kaj kelkaj el ties proprecoj.
 Nomo, formulo Morfologio Kristala sistemo,
baza cxelo, spaca grupo
Tetrahedrito, 3Cu2S.Sb2S3 kvaredraj facoj  kuba, a0=10,38 A, I-43m
Fluorito, CaF2 kuba kuba, a0=5,46 A, Fm3m
Oro, Au okedra kuba, a0=4,08 A, Fm3m
Pirito, FeS2 kuba, dekduedra, dudekedra kuba, a0=5,42 A, Pa3

Grenatoj, kiel almandrino, kies formulo estas 3FeO.Al2O3.3SiO2, povas havi morfologion de dekduedro romba, ties kristala sistemo estas kuba, kun parametro de la baza cxelo a0=11,53 A kaj spaca grupo Ia3d.

Ekzercoj

1) Difinu la simetriakson kiu koincidas kun la NS akso kiam oni funkciigas   la unuan maldekstran butonon.

2) Indiku la aliajn simetrielementojn observatajn  en cxiu stereografia   projekcio supra kaj ties orientadon.

3) Plenigu tabelon kun sferaj koordinatoj de la facaj polusoj por la kubo,  desegnu la respondan stereografian projekcion kun la helpo de konvertoro kaj  komparu kun la stereografia projekcio de cxi tiu pagxo.

4) Skribu komentarion pri la morfologio kaj la baza cxelo de la ekzemploj supre.

Bibliografio

Selected powder diffraction data for minerals, Joint commitee on powder diffraction standards, Pennsylvania, 1974.

Tabelo de temoj
 
Prezento