RIMEDOJ DE KEMIA EDUKADO INFORMADIKIGITA: AKVO, SANO KAJ SIMETRIO

Lasta gxisdatigo 10/ 01/ 2003

Esperante/ Angle/ Portugale

Resumo de la kurso prezentonta de Roberto A. Mueller duma XVI renkontigxo de la Brazila Societo de Kemio, en Vicosa, Minas Gerais, Brazilo, la 18-20/ 11/ 2002. La temo de la kunveno estas "Kvalito de la Akvoj: socia demando".
 
SEKCIOJ GRAFIKAJXOJ
Enkonduko  
Indico de homa disvolvigxado  
Grafika rimedo  
Logxantaro kaj areo 8
Akva produktado 13
Akva utiligado 8
Irigacio 6
Sano kaj Elspezoj 9
Akiro de Donajxoj  
Organizado de donajxoj  
Edukado  
Komentarioj  

Enkonduko

En cxi tiu kurso oni utiligos la interagantan teknikon disvolvigxitan en la kemia teleedukado pro ties grava eduka efikeco.

Estas prezentitaj pli ol 5700 donajxoj de 169 landoj, organizitaj en 44 grafikajxoj de malsamaj fontoj cxiuj ordigitaj laux la Indico de Homa Disvolvado (IHD) eltiritaj el la raporto de 2000, publikigita en la portugala de la Eldonejo Trinova, strato de la pekligantinoj,36-2 Esq., 1200, Lisbono, Portugalio.

La simetrio, kompreneble, aperos post la komparado de la donajxoj kaj la respektivaj IHD.

Indico de Homa Disvolvigxado (IHD)

IHD estas la sumo de eroj de la mezuroj de homa disvolvigxado prezentitaj sekve:


Grafika Rimedo

La 44 grafikajxoj estas unuforme arangxitaj por kontentigi la uzantojn. Supre, randajxo orangxa entenas la grafikan titolon. Tuj malsupre estas flava randajxo montranta la sxangxojn de donajxoj kaj ties mezurunuo. La x-koordinato de la kursoro povas esti uzata por rapida lokado de iu ajn lando de unu grafikajxo al alia cxar cxiuj landoj estas reprezentitaj en la samaj pozicioj relativaj en cxiuj aplikfiguroj. La nomo de iu ajn lando kaj ties responda donajxo estas montritaj en la informbaro en la malsupro de la navigilo, cxiam, kiam la muso estos trenita laux la pozicio indikita per la kursoro en la grafikaro. La menuo, dekstralatere, en la figuro pernesas la elekton de malsamaj aroj da donajxoj. Kiam oni klakas la muson sur la menuo aperos la responda grafikajxo. Iu ajn nova grafikajxo estas markita per cindra randajxo kiam elektita unuan fojon. Tiu procedo permesas scii la jam elektitaj grafikajxoj. Kvin cxapitroj sukcesas enmagazenigi la grafika informo elektita, laux oni povas observi en la tabelo supre de la pagxo. Cxiuj donajxoj estas indikitaj per entjeroj. Ne cxeesto de donajxoj estas indikita per -1.

Logxantaro kaj areo

Prezentado de demografiaj donajxoj kaj kulturita areo sur la Planedo, en 8 grafikajxoj, laux la sekvo de IHD por la 169 landoj arangxitaj laux ekspliko en grafika rimedo.

La 8 grafikajxoj estas: Totala logxantaro, urba logxantaro, kampara logxantaro, demografia denseco, plugebla areo, dauxraj plantajxoj, kampara demografia denseco, procento de plugebla areo kaj dauxraj plantajxoj.

Bibliografio
Aquastat - FAO's Information System on Water and Agriculture.
http://www.fao.org/waicent/faoinfo/agricult/agl/aglw/aquastat/dbase/index.htm


Akva produktado

Prezentado de malsamaj donajxoj de akva produktado en la Planedo en 13 grafikajxoj laux la sekvo de IHD por la 169 landoj arangxitaj laux ekspliko en grafika rimedo.

La 13 grafikajxoj estas: Interna akva produktado de tersurfaco, akva produktado de la grundo, totala akva fonto interne renovigebla, meznombra pluva precipitado (en volumeno), reuzita kaj dessaligita akvo. Plus cxiuj antauxaj en la formo po kapo. Kaj cxirkaux la meznombra pluva precipitado, en mm/jaro.

Oni enmetis la studon de pluva precipitado por kapo por diskuti sociaj aspektoj meznombraj de pluvprecipitado.

Bibliografio
Aquastat - FAO's Information System on Water and Agriculture
http://www.fao.org/waicent/faoinfo/agricult/agl/aglw/aquastat/dbase/index.htm


Akva utiligado

Prezentado de akva utiligado en la Planedo en 8 grafikajxoj, laux la sekvo de IHD por la 169 landoj arangxitaj laux ekspliko en grafika rimedo.

La 8 grafikajxoj estas: Totala uzado de akvo, akvo utiligita en industrio, uzado hejma de akvo, uzado de akvo en terkultivado en plugebla areo kaj dauxraj plantajxoj, akva uzado hejma per kapita kaj produktado de grajnoj irigaciitaj.

Observu la gravecon de hejma uzado de akvo po kapo, rilata al la socia produktado, sano kaj vivkvalito.

Bibliografio
Aquastat - FAO's Information System on Water and Agriculture
http://www.fao.org/waicent/faoinfo/agricult/agl/aglw/aquastat/dbase/index.htm


Irigacio

Cxi tiu cxapitro estas dedicxita al Federacia Universitato de Vicosa (UFV), tradicie agrara universitato, loko kie okazos la XVI ERSBQ-MG.

Kemiaj lernantojn povas ne esti alkutimigitaj kun irigaciaj sistemoj. La figuroj 1 kaj 2 prezentas unuan irigacian konon per aspergo kaj surfaca


Figuro 1. Irigacio per aspergo.


Figuro 2. Irigacio surfaca.

Prezentado de pluraj sistemoj de irigacio en la Planedo en 6 grafikajxoj, laux la sekvo de IHD por la 169 landoj arangxitaj laux ekspliko en grafika rimedo.

La 6 grafikajxoj estas:  unua grupo per irigota areo per surfaca akvo, grundakvo kaj akvo de ne konvenciaj fontoj. Dua grupo: surfaca irigacio, per aspergo kaj mikroirigacio.

Bibliografio
Aquastat - FAO's Information System on Water and Agriculture
http://www.fao.org/waicent/faoinfo/agricult/agl/aglw/aquastat/dbase/index.htm


Sano kaj Elspezoj

Prezentado de sano, edukado kaj rilataj donajxoj en la Planedo en 9 grafikajxoj, laux la sekvo de IHD por la 169 landoj arangxitaj laux ekspliko en grafika rimedo.

La 9 grafikajxoj estas: Hxolero raportita al OMS, malario en 1997, kampylobakterio en specimenoj de diareo de infanoj gxis 5 jaragxaj, logxantaro kiu uzas sanitaraj instalajxoj tauxgaj (1999), logxantaro kiu uzas traktitan akvon (1999) publikaj elspezoj por la edukado (1995-1997), publikaj elspezoj por la sano (1998), scientistoj kaj ingxenieroj en EsploRo kaj Disvolvigxado(1987-1997) kaj instruakirada meznombro, por lernantoj kiuj havas pli ol 14 jaroj (2000).

Bibliografio
Human Development Report 2001 (HDR-2001)
http://www.undp.org/hdr2001

Cholera Cases Notified to WHO, 1998
http://www.who.int/emc/diseases/cholera/choltbl1998.html

OMS (WHO) Copenhagen, Denmark, 21-25 November 2000
http://www.who.int/emc-documents/zoonoses/docs/whocdscsraph20017.pdf


Akiro de donajxoj

En cxi tiu cxapitro la lernanto estos informata pri kelkaj teknikaj aspektoj de la laboro por konstrui la pagxon.

La translokigo de originaj donajxoj de la tabeloj Aquastat prezentigxas simile al montritaj en la figuro 3. Entjeroj kaj decimaloj estas miksitaj apud aliaj presliteroj. La negativa preslitero estis aldonitaj al pozicio nur por montri kiel la originala fonto sciigas la necxeeston de donajxo.


Figuro 3. Aspektoj de la originalaj tabeloj.

La figuro 4 montras la arangxitajn donajxojn en formato tauxga por fortran-programo. Cxi tie la donajxoj estas enmagazenigitaj kiel entjeroj laux la 169 landoj adoptis. La manko de donajxoj por "total internal renewable water resources" por Algerio estis montrita en la figuro nur por didaktikaj motivoj por montri ties prezentado per -1.


Figuro 4. Donajxoj arangxitaj per komputilo por vida inspekto.

La komenca parto de 4 linioj por donajxoj de pluva precipitado, en mm/jaro, laux uzita en la matrico por unu de la grafikajxoj povas esti observata en la figuro 5. La notado por malesta valoro estas -1. Cxi tiu tabelo estis preparita per fortran-programo.


Figuro 5. Malgranda sekcio en unu del la matricoj de donajxoj uzata pri la aplikprogramo.

Organizado de donajxoj

La kalkulo de skala faktoro por la konstruo grafika postulas determinadon de la pli granda valoro lokonta. Tion oni sukcesas, per arangxado de la 169 aroj de valoroj. Por la arangxo oni elektis la algoritmo QuickSort kiu funcias jene: Komencante de elemento-semo de la matrico (tiu de la centra pozicio de la matrico) QuickSort duonigas la matricon. Cxiuj elementoj pli malgrandaj ol la semo estas lokitaj en unu el la fakoj. kaj la pli grandaj en la alia. Iterative, la algoritmo ripetas la taskon en cxiu fako gxis ordigo de la elementoj. Estos pli granda rapideco kiam la elemento-semo estos en la centro de la zono de valoroj de la matrico.

Bibliografio
HERBERT SCHILDT, "C" Completo e Total, Makron Books do Brasil LTDA e Editora McGrae-Hill Ltda, São Paulo, 1991, 889 p.

Edukado

La figuroj 6, 7, 8, 9 kaj 10 montras infanojn kaj gejunulojn sur la planko de klascxambroj dum malsamaj aktivecoj kaj en tre malsamaj kondicxoj. Detale analizo de la situacioj helpos la konkludojn pri konduto, kunekzisto de rasoj, egaleco de oportunajxoj kaj eblaj estontaj agadoj.


Figuro 6. Infanoj sidantaj sur la planko kaj la instruistino la klascxambro.
http://www.unicef.org/sowc02/feature4.htm



Figuro 7. Gejunuloj skribante en kajeroj sur la planko.
http://www.unicef.org/sowc02/feature3.htm



Figuro 8. Infanoj sidantaj sur la planko observante la instruistinon preparante mangxjxon. http://www.henry.k12.ga.us/ele/gingerbread/patrick.htm



Figuro 9. Infanoj sidantaj sur la planko kaj uzante cxapelojn faritajn dur arta leciono.
http://www.centennial.k12.or.us/schools/lm/kids/images/rouse_shape_hats_small.jpg



Figuro 10. Gejunuloj sidantaj sur la planko preparante ludaktivecon.
http://www.childresearch.net/CYBRARY/PLAYSHOP/2000NAGOYA/FIND.HTM


Komentariojn

Parto de la informoj de donajxoj estis kolektitaj en malsamaj datoj. Kiam politika volo kaj financaj rimedoj estos favoraj en cxiuj landoj, tiam ne estos mankoj de donajxoj.
Sindedicxo, kompetento kaj amo permesas instrui sukcese. Materialaj rimedoj kaj tauxgaj cxambroj estas tre gravaj por pligrandigi intereson kaj scivolemon de lernantoj. Kiam la homoj konstrue agos la kontrastoj malgrandigxos kaj estos pli da progreso. Kiam tio okazos ne estos teroro nek terorismo, ne estos militoj nek militistoj, malsato estos arkaika vorto cxar cxiuj povos mangxi. Perforto estos identigita kaj estos traktata kiel resanigebla malsano jam en la infaneco. Epidemioj komplete malaperos cxar la tuta logxantaro vivos en mensa kaj korpa ekvilibro en pura medio purigita de la logxantoj. Doloro estos anstatauxigita per kompreno kaj komprenemo konstruos felicxon en la medio. Komprenemo de la kompletiga simetrio por la sano kaj disvolvigado estos universa. La moralo gvidos memmortigontoj donaci siaj korpoj por la medicino por forigi eventual nekonata malsano. Armiloj, gxenerale kaj amasdetruade, estos enmuzeigitaj aparte kaj popolo elektos ne ilin viziti.
Por iuj, tiu sxajnos novajxo, aliaj identigos malnovajn verajxojn.
La nescio ne malpermesos ke utopio loka estu realajxo en estontaj civilizacioj.
Bonaj agoj emas eternigi. Alie, malbonaj agoj estas nedauxraj.

Bonvolu sendi viajn komentariojn.

Tabelo de temoj.
Prezento
Kemio Analiza Elementa organika analizo
Kromatografio
Volumena analizo, simulado
Gxenerala Denseco
Elektrokemia pilo
Konformigxoj de butano
Konformigxoj de etano
Rimedoj de kemia edukado informadikigita: akvo, sano kaj simetrio
Solida kaj likva oro
Kristalografio Bidimensiaj grupoj de simetrio
Binara akso kaj simetria plano en stereografa projekcio
Bravais Retetoj
De la kvaredro al la prismo
Demando pri punkta grupo
Determino de la modelo-cxelo
Du klasoj de la triklina sistemo
Ekvacioj de la rekto kaj simetrielementoj
Elementoj de simetrio funkciante - animado
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de dekduedro
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de dudekedro
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de kubo
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de kvaredro
Elementoj de simetrio funkciante - ludo de okedro
Estingoj
Ewaldsfero kaj kristalaj mezuroj
Foresto de kvinangula akso en kristalografio
Gnomona projekcio
Gxeminaj kristaloj
Konusaj sekcioj sub simetrioperatoroj
Konvertoro de sferaj koordinatoj al stereografia projekcio
Kristala reteto kaj modelo-cxelo
Kvin klasoj de la kuba sistemo
Kvin klasoj de la romboedra sistemo
Ludo de indicoj de Miller - animado
Ludo de indicoj de Miller - dodekedro romba
Ludo de indicoj de Miller - kubo
Ludo de indicoj de Miller - kvaredro
Ludo de indicoj de Miller - okedro
Ludo de la simetrielementoj kaj Miller-indicoj
Ludo de la simetrielementoj kaj Miller-indicoj de okedro
Miller indicoj
Modelo-cxelo en sesangula reteto
Netauxga simetria akso
Orientigxoj de la kubo
Rotaciaj aksoj en la okedro kaj en Werner komponantoj
Rotaciaj aksoj en kvaredro kaj en organikaj molekuloj
Rotacio de la paralela kaj stereografia projekcio de la kubo
Rotoinversia akso de kvara ordo en kvaredro
Sep facoj en stereografia projekcio
Sep klasoj de kvarangula sistemo
Sep klasoj de la sesangula sistemo
Ses simetrielementoj laux sep orientadoj
Sfera projekcio de la okedro
Simetrio, akso de rotacio 2
Simetrio, akso de rotacio 2, 3 kaj 6 en benzeno
Simetrio, akso de rotacio 3 en kubo
Simetrio, akso de rotacio 4 en kubo
Simetrio, akso de rotacio 4 en la baza cxelo de la oro
Simetrio en la arto kaj kristalografio
Spegula plano
Stereografia projekcio
Stereografia projekcio de ses pluredroj laux malsamaj orientadoj
Transrotacia akso ternara
Tri klasoj de la monoklina sistemo
Tri klasoj de la ortoromba sistemo